Ne komprenas mi kial mia redaktisto sendis mi al amuzparko por raporti. Amuzparkojn mi tutkore malŝatas. Kaj tion li scias. Tiel li estas, la redaktisto, ĉiam celas mizerigi homojn, precipe min. Tie, en la amuzparko, mi promenis inter la vendbudoj kaj karuseloj, amuzaĵoj kaj amuziloj. Mi promenis apud stultaj homoj kaj kriantaj infanoj manĝante dolĉaĵojn. Kian dekadencon observis mi! Jam infanaĝe mi asertis ke karuselparkoj estas la preĝejoj de stulteco.

Mi haltis kaj rigardis antaŭen, la radego de Parizo. Trankvile ĝi rondiris, kiel maŝino kiu tempon mezuras. Po ĉio rondiro kiam oni en ĝı sidis, malŝparis oni kvanton da tempo. Tiel estis ĝi simbolo por la malutilo kaj stulteco de tiu ĉi parko. Amuzparkoj estas tempomalŝpariloj. Mi (aŭ pli ĝuste pagis la gazeto) pagiĝis por tie esti. Tamen mi preferus esti aliloke, almenaŭ kompensiĝas mi. — Do, mi pensis, — ne malhelpas se mi ĝin provos.

Al la radego alproksimiĝis mi. Dum la promenado tiena mi pasis amason da homoj kriante pri aferoj kiojn oni provu kaj pri aferoj gajneblaj. Miaj monoj, ĉar la salajro ĵurnalista estas malalta tamen gravegan laboron faras ni, nur enspeziĝu por utilaj kaj necesaj aferoj, kiel bonkvalita brando (aŭ brando ĝenerale). Sed tiuj homoj, kriantaj, estas rabistoj kiuj sin vestas kolorriĉe. — Mi ne volas en via ludo forĵeti monojn kaj ne deziras nek meĥanikan simion nek bluan pilketon por neekzistanta nevino mia,
pensis mi.

Antaŭ la radego estis vico longa. Kompreneble ĝi estis karuselo tre ŝatata. Serpente la vico kovris la areon apud la radego. Ne viceme mi tamen enviciĝis. Tio jam ecidiĝis kaj kiel ĵurnalisto mi ĉiam preparu por fari malindojn. Fakte, fari tiel endas por sperti kaj kompreni la menson de la amuzparkemuloj. Kaj oni ĉiam provu kompreni, ĉu ne? Mi pripensis la boteleton da brando kion mi metis kaj forgesis en mia jakpoŝo la vesperon antaŭan kiam mi altigis mian toleremon pri geinfanoj kun kelkaj konatuloj. Mian
manon mi metis en la poŝon kaj tuŝis la botelon. Ĝi estis tie plena. Evidente forgesis mi ĝin eĉ malfermi. Se ekhavos mi krizan senton, mi tiel trankviligeblus.

Ĉiaj homoj vicumis kun mi. Infanoj, junuloj, maljunuloj; Viroj kaj virinoj; Barbuloj kaj homoj senbarbaj; Familioj kaj paroj. Ĉiuj atendante longe por mallonge sperti cirklumadon en la radego. Pri soifo min atentigis mia kolo. Denove min mem mi demandis pri kial mi ne simple iris al la trinkejo por havi kelkajn bierojn kun miaj kunuloj kaj poste la artikolon verkis el mia propra kapo. Ĝian verecon kontrolos neniu. Se la vero ne kontroleblas kiom vera estas rakonto, ĉu tiam gravas?

Malantaŭ mi kreskis la vico. Malkreskis ĝi antaŭ mi. Iom da maltrankvilemo sentis mi kaj mi denove ekpripensis la brandobotelon. Mi emis havigi al mi mem gluteton sed mi
ĉirkaŭrigardis kaj rapide komprenis ke tio ne fareblos sen spektiĝi de iu protektema gepatro. Mi decidis peni travivi. Tiel post duonhoro nur estis vico malantaŭ mi kaj mi povis eniri vagonon. Pro ia kialo, mi havis ĝin al mi mem, sole. Malrapide ekturniĝis la radego. Ĝia metalaj teniloj kaj motoroj krietis.

Ĉar mi havis neniun alia mi ekpripensis kion mi verkos pli poste. La artikolo estu interesa (tion postulas la kariero). Sed mia cerbo ne donis al mi ajnan materialon por verki artikolon. Mi provis helpi al mia propra imago kaj trinketis kelkajn glutojn da alkoholaĵo. Ŝtomako mia varmiĝis kaj mi tuj sentis ke ĉio pli bonis. Pri kio interesa skribu mi. Karuseloj ja celas nur infanojn. Ili estas eterna stulteco.

Jam sentis mi konfuzigon kaj (do) koleremon trafluantan tra mia sangosistemo. Mian cerbon batis alkoholaĵo. Mi trinkis gluton da la brando por plifortigi tiun senton. Jam la boteleto preskaŭ malplenis. Tiel ĝi estis okazonta, okazis la veturado per la radega karuselo. El ĝi stumblis mi, ebria kaj ĝentile elparkiĝis de parklaboristo. Neniam verkiĝis tiu artikolo. Stulta sensenca artikolo ĝi tamen estus.

Advertisements

Relvojlaboristoj (fotis Jack Delano; fonto: Usona Kongresa Biblioteko)

Plene je dormantoj vagis la trajno tra malproksime-de-ĉie-lando, ege vastega pejzaĝo de nenio. Dormeme mi rigardis eksteren tra la fenestro. Arbon pasis la trajno. Mi kaj miaj kunvojaĝantoj spertis similan dormemon, ĉar kompreneble trajno al loko kie loĝas neniu ekiras tiom frumatene ke oni ne naturan dormritmon povas sekvi. Arbon pasis ni. Sed en la trajno mi sidis, suferante postelitiĝon, je grava misio por la Gazeto kiel ĝia plej kuraĝa raportisto.

Tamen dormemo. Ĉiam problemsovema mi estas. Kuracado postulas ĝustajn kuracilojn. La jenan problemon mi decidis solvi per kafo. Kafo, grandegaj kvantoj da ĝi, kuracemas dormemojn. La kafmaŝinon trovis mi en la mezo de la trajno. Ĝi postulis dek kvin stelmonojn. Malfermis mi la monujon kaj ekkalkulis. Unu moneron, du kaj tri. Arbon pasis la trajno. Dek tri monerojn, dek kvar. Nur dek kvar monerojn mi trovis, kiu signifas ke mankis nur unu stelmono, kaj ke kafo al mi ne haveblas. Tiam, kun mia dormplena kapo mi certis ke iu faris al mi ŝercon, malsanktan trompon. Batis mi la kafmaŝinon (ĝentile).

Reirante al mia seĝo mi kondamnis la sabotinton por krimo kontaŭ homeco. Mi reekis la antaŭan agon, spekti tra la fenestro la vastan areon kion travojaĝis ni, kie ekzistis nenio homkreita. Jen la regujo de arboj, ŝtonoj kaj bestoj sovaĝaj. Se mi ebligis kaptiĝon de tiu reĝujo eble mi povas la bedaŭron mian forgesi dum iom da tempo. Do, tiel mi sidis sidante kaj rigardante vidis tra la fenestron.

Kiam apud mia sidloko pasis la biletkontrolisto mi levis mian manon rapide, vokante lian atenton. Sensukcese. Oni povas demandi al si mem (kaj ankaŭ siaj amikoj) kial kaj pro kia laboro ili pagiĝas. Mi reekspektis eksteren. Arbon pasis ni. Denove pasis la kontrolisto, denove mi levis la manon. Tiam sukcese. «Jes», diris li. Lia laborvestaĵo montris certan aŭtoritatecon al ĉiuj ĉirkaŭantaj. Tamen mi trankvile klarigis mian problemon kaj petis de li helpon. — Ne estas problemo mia, diris li kaj blovis sian liphararon. Tiel li malakceptis min kaj ekforiris. Tiam ekvidis mi kiu li estis: diktatoro. Diktatore li ĉirkaŭiris komandante kaj batante ĉian esperon el ĉiu kiun renkontis li.

Estis tempo por starigi veran ribelon. Arigi la kadron por gvidi la revoluciajn fortojn. Tamen unue verkendis manifesto, kreendis doktrino radikala: “Estas urĝa tempo, ke la kaftrinkantoj antaŭ la tuta mondo malka­ŝe prezentu siajn vidpunktojn, siajn celojn, siajn tendencojn kontraŭmetante al la fantomfabelo pri la kaftrinkado manifeston de la partio mem.”

Gastoj en kafejo (fotisto: David Hiser; fonto: La naciaj arĥivoj de Usono)

— Instruita en la arto, elekti la saman loboron kiel mia patro estis tutnatura afero, honorplene diris Hermano Metelo. — Trovi kaj elpreni ĉiujn sentojn deziratajn kaj la plej bonan guston de la kaffabo estas vera arto. Mi esperas ke vizitantoj miaj tion kapablas flari kaj gustumi.

Por mi havigi al mi kafon per aŭtomata kafmaŝino kio sensente ĵetas kafon en kafujon je la premo de butono neniam donis al mi plaĉon. Ne komprenas mi kiel homoj tiajn povis taksi kiel nutranta. Se ĝi havis ian ajn utilon, ĝi estis doni la ĉiutagan kvanton da konsumenda kafeino. Kelkfoje mi prenis tason da tia kafaĉo je situacio krizproksima kiam mi laboris longajn noktojn, kaj sentis min dormema, laca kaj afektita de mia skriblaboro kies intenceco estas tia kio infektas frenezige la cerbon de ĉiuj aspirantaj verkistoj. Dum malfruaj noktoj trinkis mi plurfoje tian maŝinfekaĵon kaj ĉiam sentis min ĉiam terure fia, terura ĉiam.

Hermano jam servis al mi kafon dum tri jaroj, preskaŭ ĉiutage, kaj mi scias kiel li taksas la kvaliton de lia laboro, lia fako. Pri tio pravo rakontas ĉiuj kafujoj kies enhavo estas kafo preparita de li. Antaŭ tri jaroj trovis mi lian etan, apartan sed kvalite unikan kafrestoracio. La unua vizito ŝanĝis mian vivon, mian rutinojn kaj, fakte, kion estas la centro de mia vivo. La unuan fojon mi vizitis ĝin mi lacegis post grandega noktbatalo pirateca kun la amikaro kaj sentis la vundojn kaj korpajn kaj mensajn. Tiam mi trovis mian hospitalon propran. Post tiam mi ofte devis enhospitaliĝi kaj utiligi la kuracigan efikon de la kafo Metela por povi al batalo reiri. Liaj kaffaboj posedas la povon retiri viron el mortinteco.

La kafo en la Metela kafejo fariĝas nur el la kaffaboj afrikaj de la kvalito plej bona. Ilin rikoltis gelaboristoj kiuj instruiĝis en la arto pri kiel trovi tiujn ekzeptajn fabojn maloftajn. Mane laviĝas ĉiun fabon kaj sekigas en la suno dum kelkaj semajnoj antaŭ ĝi ensakegiĝas kaj sendiĝas al nia fora lando. Finfine aperas ili en la kafejo de Hermano kie ili mueliĝas kaj ilia bona gusto elpreniĝas per la preciza maniero de la kafmajstro. Tial la kafo havas destinon en mian kolon kaj miaj monoj havas destinon en la poŝojn Metelajn. Ĉar kostas ĝi.

La sekvintaj vizitoj estas similaj al la vizito unua. Mi eniras, ofte kunportante gazeton sub mia maldekstra brako; kapskuas al la serviston, kiu plejofte estas Metelo, kaj okulesplorumas la kafejon kaj por kontroli la ĉirkaŭaĵojn kaj kiujn ĉeestantajn, kaj por vidi ĉu la tablo kutima jam okupiĝis. Okazis tio neniam. Tre bona tablo ĝi estas, starante ĉe la mezo de longa muro. Sidante tie ĉe la ĝusta tabloflanko ĉiujn enirintojn oni tuj spektas se dezirate. Plej grave ĝi estas for de la oftpreferataj angultabloj, kiuj tamen atingeblas okule kaj orele.

Mian jakon malvestis mi kaj sidiĝis sur la seĝo kutima. Samkiel ĉiam elpoŝe surtabligis mi tri aferojn: Libron, skriblibreton kaj skribilon. Vidinte min la Kapitano kapskuis el sia propra loko en la angulo tiel ke subvizaĝe dancis lia barbo. Jen mia oficejo, jen mia kolego. Kiam Hermano miatablen kunportis la kafujon, plenan je forta, kruda sed gustoplena kafo, la tago estis kiel ili estu. Se ĉiuj havus kaffariston tiel bonan kiel li, pli paca estus la mondo.

Poezio en nokta trajno

Marto 7, 2010

Pasaĝeroj sidantaj

Tiuj ĉi pasaĝeroj sidas stabile (fonto: Novjorka publika biblioteko)

Mi sidis en nokta trajno kies aero estis plena je tiuj odoroj kiuj kutimas dum noktoj semajnfinaj: ebrio, dormemo, fikemo kaj vomo. Estis mi laca kaj dormema kaj ne same ebria kiel mi ŝatus. Ĉeestis mi antaŭe spektaklon grandegan kaj penis mian cerbon retrankviligi post vespero kies ĉefa muziko estis tia basplena muziko kiu donas al la cerbon vundojn mensajn. El la baso ne eblas retiriĝi kiam virino kiu apenaŭ vestas teksaĵojn dancas antaŭ siaj okuloj. Havante nur du manojn oni ne povas bari kaj la okulojn kaj la orelojn, tamen devas elekti.

Tiel dirite, sidis mi trankvile. Mi sidis en la trajno. Rigardante el la fenestron al preskaŭtuta malheleco. Pasinte stacion kies pozicio en la trajna reto gravas, eksidis apud mi juna paro, viro kaj virino. Li estis ebria, ŝi ebriega. Ŝiaj ruĝaj ŝtrumpoj kaj nigraj ŝuoj estis pruvo ke ili partoprenis feston kie oni vestu laŭmode. Evidente li neniam vizitis la lokon ili estis atingontaj.

— Kio estis la nomo de la stacio kie ni ŝanĝu al buso?, demandis li kiam ŝi sidis dormemege ĉe la seĝbordo kaj ne zorgis pri kien ili vojaĝas. Ŝian respondon estis apenaŭ aŭdebla, sed mi komprenis ke estis ĉe la sama stacio kie mi eliru.

— Ĉu vi certas ke tie ekzistas busoj kaj kiun buson ni prenu?, plue li demandis. La respondo ne aperis. La viro rigardis ŝin kaj skuis sian kapon humilige. Poste li rigardis min serĉante mian samopinion. Mi klarigis al li ke tie certe ekzistas busoj ĉar multaj tie loĝas ke bezonas transportiĝi tien — eĉ meznokte.

Subite, kiam mi parolis, aŭdis ni brueton apudan. La virino kuŝis surplanke per sia pugo suprendirekta. Denove li skuis sian kapon. Li ne helpis ŝin sed demandis denove pri la numero de la buso prenebla. Malrapidege turniĝis ŝi kaj direktigis siajn okulojn ombroplenajn al li, movetis sian kapon tien kaj reen, kaj tiris la longan hararon el la vizaĝo malantaŭen.

— Ni povos preni iun ajn buson, ŝi diris. La diraĵo estis plena je senrespondeco. Mi estis tuj trafita de tiu sento kiu aperas kiam oni komprenas ke oni estas tro aĝa por zorgi pri kion buson oni preni por iri hejmen aŭ ĉu oni sukcesos iri al la laborejo la tagon poste.

— Tio estis la plej bela kion mi hodiaŭ aŭdis, mi diris al ŝi. En la sama momento la trajno haltis en nia stacio kaj la paro juna zigzagis al la busoj por preni iun ajn. Ili iris al la busoj; junaj, senzorgaj kaj fikemaj.