Hendriko Goŝtaĥ ne nur estas stultulo kies atento plejmulte ĉirkaŭas sin mem, li ankaŭ estas tute nekapabla pri redaktado de ia rilate al gazetoj aŭ Ĵurnalismo. Tiun fakton ne montras nur via nekapablo de gvidi interkonsiliĝojn, kies konkludo plejofte estas ĥaoso totala, sed ankaŭ ke vi ne scias kian valoron havas viaj dungitoj. La multajn misfaraĵojn dum via gvido eĉ ne menciindas. Hodiaŭ vi denove montris al ĉiuj stultismon tian per maldungi laboranton fervoran kaj valoran — min.

Mi certas ke kaj vi kaj la akciposedantoj de la gazeto angoras tiun decidon kiam legantojn amase ĉesas la gazeton aĉeti kaj ĝi rolos laŭ la voj’ al Inferno kaj bankroto.

Kiam mi unuafoje vin renkontis mi ricevis la impreson ke vi estis viro honorriĉa kaj fidebla, sed rapide komprenis ke tirano vi estas. Per aferoj malgrandaj kaj malgravaj komencis via tiraneco. Unue, vi silente neglektis miajn artikolproponojn dum niaj matenaj kunvenoj ĵurnalistaj. Vi faris tion silente — vi simple skuis vian kapon kaj pludonis la parolrajton al iu alia; kutime iu novdungita junulino kiun vi favoris pro la grandaj mamoj aŭ simile; kaj esperis ke neniu memoris tion kion mi diris.

Kiam mi foje havis brilajn ideojn vi pretendis forgesi kiu ĝin unue menciis kaj lasis al mi skribi pri io negrava kaj neglektinda — kiel tiam mi menciis ke la urbestro Fenklo donis profitdonan konstrukontrakton al sia kuzo, Alfredo Tazdo, kaj vi sendis la mallertulon Ilbero — kiu estas preskaŭ same nekapabla kiel vi mem. Min sendis vi por verki artikolon pri kurdklubo aŭ io simila.

Sed post nun regas alia regulo, alia principo. Ĉian mian cerbkapablon kunportas mi al aliaj (pli interesaj) enteprenoj, kiuj certe floros pro brileco mia kaj mia kapablo orige poluri artikolojn — kiam stultuloj trudemaj min ne ĝenadas. Mi ja promenas tenante mian kapon alĉiele kaj mi ne sentas bedaŭron pro tion mi diris al via edzino dum la pasintjara vintrofesto, post kiam mi malplenigis la trian botelon da vino. Ŝia kostumo havis la koloron de urino!

Nun la tuta mondo scias kia vi estas. De tio fakto vi ne povos forkuri.

Ankaŭ vi estas ŝtelisto, Hendriko Goŝtaĥ, ĉar vi neniam donis al mi la multekostan plumon kion vi prunteprenis en aprilo.