Mi ricevis onidiron ke eldonejo en Kenĉelko deziris redaktoron por nova revuo post ke la antaŭa malaperis. Kiel kaj kial, mi ne scias, nek la temo de la revuo. Ĉar mi bezonis la monojn mi iris tien por peti la laboron. Tien mi kaptis la aŭtobuson ĉar mi taksis tion plej facile.

Mi estis planinta por longa vojaĝo pro la distanco kaj la kurbemo de l’ ĉi-landaj vojoj. Mia volizo portis novan esearon pri moderna poezio kiun mi estis aĉetinta antaŭ monato kaj paperstokon de eldonata libro kiun mi promesis al mia amiko Benjameno Heiselphan kontrollegi. Ke Benjamenon aparte interesis la vestomaniero de l’ tridekaj jaroj ne tre entuziasmigis min. Sed ĉar mi estas aparte sinturmentama mi ĝin tuj tiris el la valizo post kiam mi estis seĝon ekokupinta je la veturila mezo, kie plejofte trankvilas kaj homoj neintimemaj sidas. Por konservi la fajnan ledon mi metis ĝin sur la seĝo apud mi. Tiel ĝi ankaŭ servis kiel brakripozejo.

Dum la vojaĝo la buso malrapide pleniĝis je homoj, suprize je itintero kie la busoj kutime estas tiom malplenoj ke oni supozas ke ĝi havas riĉan onklon.

La teksto de Heiselphan estis kaj tediga kaj lia filozofiado pri la ligo inter barboj kaj krimo estis tute nekomprenebla. Sed tiu estis mia deĵoro. Mi legas por ke vi ne devu (kaj pro tio mi pagindas, memoru).

Tamen pli kaj pli multaj de la busseĝoj okupiĝis, mi sukcesis teni ambaŭ miajn sidlokojn. Restis malmultaj kaj tio estis evidente baldaŭ eksa. Obstine tenis mi la brakon sur la valizo, firme.

En malgranda vilaĝo enbusiĝis tri personoj. Kiam virino mezaĝa venis al mia kroma sidloko ĝi estis la lasta libera. Mi havis nenion elekteblon krom lasi ĝin al ŝi. “Liberigu la sidlokon al mi,” ŝi postulis. “Vi ne povas havi tie la valizon.” Mi decidis sekvi la socian normon kaj malrapide levis la valion al la planko. Mi ne deziris la saman rezulton kiel pasintfoje kiam mi ne aŭskultis kion diris fremdulo al mi. Malbela rakonto, vere! Konklude mi ricevis bluornamita okulo kaj samajno sen povi legi ion ajn.

Ŝi eksidis sur la nun libera seĝo. Ŝia korpo okupis la tutan sidlokon kaj preskaŭ fluis al mia flanko. Mi sentis min kaptita inter la busfenestro kaj la densa maso de homo apude.

De sia jaka poŝo prenis ŝi libron kaj eklegis. Mi vidis klare ke ĝi estis Somero sub ruĝaj folioj, unu de la kvalitomankaj romanoj kiuj eldoniĝis dum la lastaj jaroj kaj kiuj sorbis multaj, tro multaj. Kial homoj legas tion kunŝmiraĵo estas plene nekomprenebla. Ĝi estas literaturo, se tiu vorto uzeblas, por personoj kies senco pri kulturo plene perdiĝis.

Ŝi legis duonan paĝojn antaŭ ŝi prenis dolĉaĵujon de la jako kaj ekmanĝis ruĝkolorajn dolĉaĵojn berformaj. Tielis ŝi: legis, ŝmacis kaj foje ridis tre ĝene. Ne nur havis mi la pezan valizon sur miaj genuoj, sed la minaca kombino de korpsonoj kaj malkulturo severe entrudiĝis al miaj personaj limoj.

Iel mi devis solvi tion, kaj mi elektis la plej facilan manieron atingeblan. Mi serĉis mian valizon kaj trovis mian brandoboteleton kaj trinkis kelkajn grandajn glutojn. Ĝi helpis al mi antaŭe. Kelkajn pliajn grutojn mi trinkis por pli helpi min elteni la situacion.

Sed tion evidente malŝatis la virino. Ŝi sin turnis al mi kaj mallaŭte diris, “Sinjoro, oni ne rajtas konsumi alkoholon sur la buso.” Mi respondis la diraĵon per plion trinki. “Mi proponas ke vi tuj formetu ĝin,” ŝi deklaris. “Krome, vi ekodoris alkohole.”

Kolere kriis mi ree al ŝi, “Fi al vi! Vi tro stultas por ŝtonojn ĵeti!” mi svingis antaŭ ŝia vizaĝo mian montrofingron. Ŝi rigardis min grandokule. “Antaŭ roli estron de l’ kondutkomitato nepras sin kultivi kulture tiel ke oni havas ajnan komprenon pri kiel funkcias la socio kaj ke oni havas ioman koncion pri sia propro konduto. Ĉu vi atendas ke tion donos al vi paperkungluaĵo tia?” Mi montris al Somero sub ruĝaj folioj. “Ĝi estas pretendema fekaĵo, sed tion evidente ne komprenas vi.”

Ŝi apenaŭ havis tempon ŝokiĝi antaŭ bremsiĝis la buso. Se ne io alia, tio almenaŭ liberigis spacon por pli pasaĝero. Kaj mi lernis ke mi neniam vojaĝu se tio eviteblas. Mi petveturis la reston de l’ vojaĝo.

Petveturanto

Iam post troa urbumado, trinkejvizitado; post preĝado kaj oferado de niaj karaj moneroj al la nobla brandfarantaro kaj ties Dioj. Ni estas la apostoloj de Dionizo! Niaj preĝadoj malofte okazas sen viktimoj – plejofte ni mem. Sinjoro Bukejĉek, mia kundiboĉanto, estas bona amiko tamen iom tro kontrolema. Neniam lasis li hejme siajn prireputaciajn sorgojn. Tial ofte restas al mi sole batali por la Pura Honesteco™.

– Ĉi tie estas ni!, diris mi per mia mola plej ĝentila voĉo, kaj ambaŭmane salutadis kiel la kutimo estas en trinkejoj kaj restoracioj de ĉiaj landoj civilizaj. Ĉiuj niadirekten rigardis kiel ni estis rabistoj de la sorto plej danĝera. – Ne timigu la gastaron, Leo; diris mia apuda konsilisto, – Ili ne komprenas viaj sudulaj gestoj de amikemo. Donu al ili tempon por kompreni.

Mi sciis ke tion mensogon nur diris li celante kapti la plej belajn virinojn sub sia influo antaŭ mi eĉ havis la ŝancon pri tion plani. Rekte antaŭ ni, trans la ĉambro; staris la preĝisto, la trinkejisto. Dikulo vestante blankan ĉemizon. Buŝo lia malferma. Tiel starante aspektis li kiel ŝipo apud kajo, elŝipigante sian kargon, en la formo de glasoj da biero kaj aliaj likvaĵoj. Nin rigardis li suspekteme. Probable li pensis ke ni ne havis monojn kaj ne povis por niaj trinkaĵoj pagi.

– Aĥ!, ellasis mi mallaŭte en la orelon de Bukejĉek, – Silentu! Mi havas pli gravajn aferojn por fari. Mi devas la jenan miskomprenon klarigi, klarigis mi al li antaŭ mi ĝentilpaŝe kaj kun la plej amikema mieno alproksimiĝis la servejon kie staris la mastro de la trinkejo. Mi metis miajn manojn sur la tablon inter ni kaj salutis lin nevorte sed kapskuante. Daŭre suspekteme estis li. Evidente mi devis klarigi por li pli klare, pli detale. – Bonulo!, diris mi, denove kapskuante, kaj dekstramane ekindikis Bukĉjon, – Jen mia bona amiko Oliver Bukejĉek. Lin vi atentadu ĉar li estas homo danĝera kaj nefidema. Diru al neniu sed ni estas tie ĉi en misio plej sekreta.

Plie mi ne povis diri antaŭ min fortiris Bukejĉek. Rezisteme mi movis mian korpon kiel infano kaptita por ŝteleti en vendejo alvokante bonajn konsiderojn de la ĉirkaŭularo. La okazo nur pruvis kion mi jam asertis: Sinjoro Bukejĉek estas homo nefidebla kaj minacema, ĉiam ŝanĝante batalflankon al la tiama venkonto anstataŭ lukti por vero kaj justeco. Tio emo lia devenas el tragikaĵoj kiojn spertis li infanaĝe. Spertoj nun ne diskutindaj. La homo kiun mi pensis estis je mia flanko mem sin malkaŝis per tio gesto.

Li fortiris min en angulon kaj min demandis pri ĉu mi estis trankviliĝonta. Kompreninte lian ludeton mi jesis. – Do, mi mendos trinkaĵojn ĉifoje, deklaris li. – Vi eksidos en la angulo, diris li kaj alproksimiĝis la serviston. Tiel dirite mi iris angulen kaj trovis ŝeĝon taŭgan. Situis ĝi en parto de la trinkejo kie sidis malmulto. Taŭga denseco por ni, Bukĉjo kaj mi, kiuj preferas eviti la premegon de homamasoj kaj ties atentemon. Jes, mi komprenis. Bukejĉek deziris ke ni tion fari laŭ plej gravaj reguloj de kaŝemo. Apude nur sidis paro parolantaj. Sidinte ne eviteblis ne aŭdi iliajn konversacion.

Pri dokumentoj, leĝoj kaj perukegoj multe temis ĝi. Li rakontis, per voĉo strangega kaj altnivela, pri sia laboro kies karaktero evidente estis jura. Li estis kia li aspektis: papermovanto, arĥivisto malhavante kaj gravecon kaj humilemon; tia kiu nomiĝas sin juristo. Aŭdante lian babiladon eksentis mi por ŝi. Tie sidis ŝi en malliberejo de leĝaj termoj, malantaŭ bariloj faritaj el stokoj da raportoj. La tiel noman torturon deziris mi ĉesigi.

Mi movis mian seĝon al ilia tablo por savi la situacion kaj la mensan sanon de tiu belulino. Krome tiuj kiuj savas princinojn ricevas prezegon. Antaŭ li eĉ povis protesti mi ektiris lian atenton. Lin obsedu mia spektaklo por fari por ŝi eskapeblon. – Mia amiko ne parolu tiel certe, mi ekparolis ĉar ĉiam bonas komenci konversacion en maniero amikema. Perpleksigita li ekrigardis min konfuzeme. Mi daŭrigis la konversacion, – Kiam temas pri la vivo mem, kaj ĝiaj ecoj plej gravaj, onin ne povas limigi reguloj sociaj sed oni kaptu la okazon ĉiam ĝi venas. – Sed pri tio ni ne parolis, protestis li. Li ne komprenis la konsiletojn mi kaŝeme donetis al li. Certe estis tempo por klarigi per rimedoj pli kompreneblaj. – Tamen, nun, ni diskutas tion. Ĉiam oni diskutu la vivon ĉar ĝi plej gravas. Ĉiam!

Elĉerpiĝis tiam lia atendemo, – Kiu al vi donis la rajton haltigi nian diskuton, demandis li kolerece. Sed tian ludon ankaŭ mi kapablis ludi kaj rapide reprenis la kontrolon. – Tian juran sensencaĵon vi dissendaĉu aliloke. Pro ke vi sidis dum jarcentoj en universitato foliumante dikan libron ne signifas ke vi povas decidi kio estas la rajtoj de aliaj. Vestu vin per via perukego kaj iru for!

– Vi ja estas stulta, diris li abrupte kaj sin turnis al la virino. Ŝajne miajn penojn pri lin insultegi malsukcesis. Pensema iĝis mi. Se mi estis persono en romano, mi certe priridus ĉiun liveronta respondon tiel suka ke li irus hejmen pro nura humiliĝo kie siajn leĝlibrojn bruligos li en la banujo kiel signo pri sia malvenkego. Sed romanojn ne verkas mi. Jen estas ĵurnalismo! Mi skizas la veron. Mi rakontas, raportas kion vere okazas. Anstataŭ honti mi hontiĝis kaj faris la nuran eblan, mi turnis min al mia propra tablo rigardante la muron.

Feliĉe mi ne devis longe atendi ĉar venis Bukejĉek kun niaj trinkaĵoj. Glasoj kun blanka likvaĵo, estis vodko mi kredas.

– Tiom min tedigis tiuj kiuj faras karierojn politikajn kaj burokratiajn kaj forrabas multon da rimedoj de la komuna kesto per siaj salajroj altegaj kaj sia koruptado. Tio ja kolerigis min, mi deklaris.

Bukejĉek estis granda aktivulo revoluciema en sia junaĝo, kaj tamen pli trankvila li ankoraŭ tenis tiajn iom naivajn opiniojn. Mi sciis ke tia parolado inicius lin. Li ekdonis al mi longan argumenton, kvazaŭ unuhoman diskuton, kion mi pro mia malpeza ebrieco malsukcesis sekvi sed mi certas ke ĝi estis mirinde bona. Tion impreson donis la fajro en liaj okuloj kaj la ŝvingado de liaj manoj.

Abrupte (kaj iom pli ĝoje) mi deklaris toston kaj levis mian glason. Varmeco, kuraĝemo kaj ebrieco trafluis mian korpon. Ha, hontiĝu mi, ĉu? Mi ekstaris, turnis min al tiu fileĝulo kaj ŝvingis la manon rekte kontraŭ lia kapo – kaj estis kaptita de unu mano lia, la alian ektenis mian ĉemizon. Ankaŭ mi tamen havis du manojn kaj utiligis mi la liberan por bati lin denove. Ŝokite li min ekmaltenis kaj sukcesis kontraŭ li boksi du pliajn fojojn antaŭ mi estis forprenita de du aliaj viroj, inter ili la trinkejmajstro, kiuj min el la trinkejon forĵetis. Ha kiuj ili pensas ke ili estas, se ili ne volas havi faman ĵurnaliston en sia trinkejo ili estu damnataj.

Poezio en nokta trajno

Marto 7, 2010

Pasaĝeroj sidantaj

Tiuj ĉi pasaĝeroj sidas stabile (fonto: Novjorka publika biblioteko)

Mi sidis en nokta trajno kies aero estis plena je tiuj odoroj kiuj kutimas dum noktoj semajnfinaj: ebrio, dormemo, fikemo kaj vomo. Estis mi laca kaj dormema kaj ne same ebria kiel mi ŝatus. Ĉeestis mi antaŭe spektaklon grandegan kaj penis mian cerbon retrankviligi post vespero kies ĉefa muziko estis tia basplena muziko kiu donas al la cerbon vundojn mensajn. El la baso ne eblas retiriĝi kiam virino kiu apenaŭ vestas teksaĵojn dancas antaŭ siaj okuloj. Havante nur du manojn oni ne povas bari kaj la okulojn kaj la orelojn, tamen devas elekti.

Tiel dirite, sidis mi trankvile. Mi sidis en la trajno. Rigardante el la fenestron al preskaŭtuta malheleco. Pasinte stacion kies pozicio en la trajna reto gravas, eksidis apud mi juna paro, viro kaj virino. Li estis ebria, ŝi ebriega. Ŝiaj ruĝaj ŝtrumpoj kaj nigraj ŝuoj estis pruvo ke ili partoprenis feston kie oni vestu laŭmode. Evidente li neniam vizitis la lokon ili estis atingontaj.

— Kio estis la nomo de la stacio kie ni ŝanĝu al buso?, demandis li kiam ŝi sidis dormemege ĉe la seĝbordo kaj ne zorgis pri kien ili vojaĝas. Ŝian respondon estis apenaŭ aŭdebla, sed mi komprenis ke estis ĉe la sama stacio kie mi eliru.

— Ĉu vi certas ke tie ekzistas busoj kaj kiun buson ni prenu?, plue li demandis. La respondo ne aperis. La viro rigardis ŝin kaj skuis sian kapon humilige. Poste li rigardis min serĉante mian samopinion. Mi klarigis al li ke tie certe ekzistas busoj ĉar multaj tie loĝas ke bezonas transportiĝi tien — eĉ meznokte.

Subite, kiam mi parolis, aŭdis ni brueton apudan. La virino kuŝis surplanke per sia pugo suprendirekta. Denove li skuis sian kapon. Li ne helpis ŝin sed demandis denove pri la numero de la buso prenebla. Malrapidege turniĝis ŝi kaj direktigis siajn okulojn ombroplenajn al li, movetis sian kapon tien kaj reen, kaj tiris la longan hararon el la vizaĝo malantaŭen.

— Ni povos preni iun ajn buson, ŝi diris. La diraĵo estis plena je senrespondeco. Mi estis tuj trafita de tiu sento kiu aperas kiam oni komprenas ke oni estas tro aĝa por zorgi pri kion buson oni preni por iri hejmen aŭ ĉu oni sukcesos iri al la laborejo la tagon poste.

— Tio estis la plej bela kion mi hodiaŭ aŭdis, mi diris al ŝi. En la sama momento la trajno haltis en nia stacio kaj la paro juna zigzagis al la busoj por preni iun ajn. Ili iris al la busoj; junaj, senzorgaj kaj fikemaj.