Mi ricevis onidiron ke eldonejo en Kenĉelko deziris redaktoron por nova revuo post ke la antaŭa malaperis. Kiel kaj kial, mi ne scias, nek la temo de la revuo. Ĉar mi bezonis la monojn mi iris tien por peti la laboron. Tien mi kaptis la aŭtobuson ĉar mi taksis tion plej facile.

Mi estis planinta por longa vojaĝo pro la distanco kaj la kurbemo de l’ ĉi-landaj vojoj. Mia volizo portis novan esearon pri moderna poezio kiun mi estis aĉetinta antaŭ monato kaj paperstokon de eldonata libro kiun mi promesis al mia amiko Benjameno Heiselphan kontrollegi. Ke Benjamenon aparte interesis la vestomaniero de l’ tridekaj jaroj ne tre entuziasmigis min. Sed ĉar mi estas aparte sinturmentama mi ĝin tuj tiris el la valizo post kiam mi estis seĝon ekokupinta je la veturila mezo, kie plejofte trankvilas kaj homoj neintimemaj sidas. Por konservi la fajnan ledon mi metis ĝin sur la seĝo apud mi. Tiel ĝi ankaŭ servis kiel brakripozejo.

Dum la vojaĝo la buso malrapide pleniĝis je homoj, suprize je itintero kie la busoj kutime estas tiom malplenoj ke oni supozas ke ĝi havas riĉan onklon.

La teksto de Heiselphan estis kaj tediga kaj lia filozofiado pri la ligo inter barboj kaj krimo estis tute nekomprenebla. Sed tiu estis mia deĵoro. Mi legas por ke vi ne devu (kaj pro tio mi pagindas, memoru).

Tamen pli kaj pli multaj de la busseĝoj okupiĝis, mi sukcesis teni ambaŭ miajn sidlokojn. Restis malmultaj kaj tio estis evidente baldaŭ eksa. Obstine tenis mi la brakon sur la valizo, firme.

En malgranda vilaĝo enbusiĝis tri personoj. Kiam virino mezaĝa venis al mia kroma sidloko ĝi estis la lasta libera. Mi havis nenion elekteblon krom lasi ĝin al ŝi. “Liberigu la sidlokon al mi,” ŝi postulis. “Vi ne povas havi tie la valizon.” Mi decidis sekvi la socian normon kaj malrapide levis la valion al la planko. Mi ne deziris la saman rezulton kiel pasintfoje kiam mi ne aŭskultis kion diris fremdulo al mi. Malbela rakonto, vere! Konklude mi ricevis bluornamita okulo kaj samajno sen povi legi ion ajn.

Ŝi eksidis sur la nun libera seĝo. Ŝia korpo okupis la tutan sidlokon kaj preskaŭ fluis al mia flanko. Mi sentis min kaptita inter la busfenestro kaj la densa maso de homo apude.

De sia jaka poŝo prenis ŝi libron kaj eklegis. Mi vidis klare ke ĝi estis Somero sub ruĝaj folioj, unu de la kvalitomankaj romanoj kiuj eldoniĝis dum la lastaj jaroj kaj kiuj sorbis multaj, tro multaj. Kial homoj legas tion kunŝmiraĵo estas plene nekomprenebla. Ĝi estas literaturo, se tiu vorto uzeblas, por personoj kies senco pri kulturo plene perdiĝis.

Ŝi legis duonan paĝojn antaŭ ŝi prenis dolĉaĵujon de la jako kaj ekmanĝis ruĝkolorajn dolĉaĵojn berformaj. Tielis ŝi: legis, ŝmacis kaj foje ridis tre ĝene. Ne nur havis mi la pezan valizon sur miaj genuoj, sed la minaca kombino de korpsonoj kaj malkulturo severe entrudiĝis al miaj personaj limoj.

Iel mi devis solvi tion, kaj mi elektis la plej facilan manieron atingeblan. Mi serĉis mian valizon kaj trovis mian brandoboteleton kaj trinkis kelkajn grandajn glutojn. Ĝi helpis al mi antaŭe. Kelkajn pliajn grutojn mi trinkis por pli helpi min elteni la situacion.

Sed tion evidente malŝatis la virino. Ŝi sin turnis al mi kaj mallaŭte diris, “Sinjoro, oni ne rajtas konsumi alkoholon sur la buso.” Mi respondis la diraĵon per plion trinki. “Mi proponas ke vi tuj formetu ĝin,” ŝi deklaris. “Krome, vi ekodoris alkohole.”

Kolere kriis mi ree al ŝi, “Fi al vi! Vi tro stultas por ŝtonojn ĵeti!” mi svingis antaŭ ŝia vizaĝo mian montrofingron. Ŝi rigardis min grandokule. “Antaŭ roli estron de l’ kondutkomitato nepras sin kultivi kulture tiel ke oni havas ajnan komprenon pri kiel funkcias la socio kaj ke oni havas ioman koncion pri sia propro konduto. Ĉu vi atendas ke tion donos al vi paperkungluaĵo tia?” Mi montris al Somero sub ruĝaj folioj. “Ĝi estas pretendema fekaĵo, sed tion evidente ne komprenas vi.”

Ŝi apenaŭ havis tempon ŝokiĝi antaŭ bremsiĝis la buso. Se ne io alia, tio almenaŭ liberigis spacon por pli pasaĝero. Kaj mi lernis ke mi neniam vojaĝu se tio eviteblas. Mi petveturis la reston de l’ vojaĝo.

Petveturanto

Tial mi sidis tie. En la kuirejo de mia frato. Mi sidis en la kuirejo de mia frato ĉar mi forlasis laboron en la urbo. Ne pro devigo sed pro neceso kiun mi mem sentis tiam.

Antaŭ mi, sur la tablo: kafujoj. Unu, du, tri. Kafujoj kaj kuketoj. Tro da kukoj mi jam manĝis sed prenas plian. Mia frato estas en la apuda ĉambro organizante ion. Li faras bruon sed kion li faras tio ne koncernas mi kaj mi decidis ne zorgi. Li nun prizorgas min kiam mi mem ne kapablas. Bona frato mia. Mi pripensas lin kaj kian rilaton ni havis.

La frato bruas kaj skuas. La fenstrobordoj estas blankpentritaj. Sur la tablo troveblas kuketoj. Mi prenas kukon. Du kuketojn. La frato bruas kaj situas en la apuda ĉambro. Ŝtokejo.

Unufoje venis mi hejmen de festo kie la alĥoholaĵo fluis kiel en river’. Preskaŭ mi ne kapablis iri proprapiede. Li sidis en la kuriejo min atendante. Li havis nur dek kvar jarojn kaj okulojn tre pezajn. Mi furioziĝis. Sakris. Koleris. Ne respondecu por mi mia plijuna frato. Mi batis lin sur la vango kaj neniam poste pardonpetis.

Tenante banjon frato eniras al mi. En la kuirejon. Kaj demandas ĉu mi ŝatus ludi. Mi ne scias. Forpasis amaso da tempo post pasintfoje.

Karaj dungantoj!

Marto 5, 2011

“Kial vi deziras la jenan laboron?”, vi demandas. Kaj mi dirasion pri ke ĝi ŝajnis al mi interesa. Mi estas aĉa je mensogado kaj la tuto aperas nur duonkore. De kie venas tiu ĉi stranga interkonsento ke ni ambaŭ pretendu ke aliaj kialoj ekzistas pro ke mi aplikis por ĝi krom ke mi devas manĝi kaj ĝi ŝajnis al mi ne tute mava. Anstataŭe mi eligas misaĵojn kiujn nek mi nek vi kredas. Ĉu estas mia devo kiel laborserĉanto laŭdi vin ĉar vi faris tiun treege interesan laboron kiun mi powas havi — aŭ ne. “Dankon pro tiu ĉi interesa laboroferto kiun inventis vi! Mi estas tre dankema pro la okazo torturiĝi per viaj stultaj demandoj!”

Ekde kiam mi staris ekster via fenestrokovrita oficejo mi sciis ke la laboro ne estis ĝusta por mi. Ke vi decidis nur starigi al mi stultajn demandojn certigis min, kaj montras propran ignoremon. Ankoraŭ mi estas senlabora sed honoron mi tenas. Mi ne vendas memrespekton por la okazo ĉiutage vesti min per kravato kaj manĝi kuketojn.

Senlabora mi estas sed ne senkonsila, ne senrimeda. Mi faros mian plej bonan, mi laboros, mi faros vian mienon senefika. Mi faros ĉion mem. Dungistoj sur viaj kalkuliloj kaj monbiletoj mi pisas!

Hendriko Goŝtaĥ ne nur estas stultulo kies atento plejmulte ĉirkaŭas sin mem, li ankaŭ estas tute nekapabla pri redaktado de ia rilate al gazetoj aŭ Ĵurnalismo. Tiun fakton ne montras nur via nekapablo de gvidi interkonsiliĝojn, kies konkludo plejofte estas ĥaoso totala, sed ankaŭ ke vi ne scias kian valoron havas viaj dungitoj. La multajn misfaraĵojn dum via gvido eĉ ne menciindas. Hodiaŭ vi denove montris al ĉiuj stultismon tian per maldungi laboranton fervoran kaj valoran — min.

Mi certas ke kaj vi kaj la akciposedantoj de la gazeto angoras tiun decidon kiam legantojn amase ĉesas la gazeton aĉeti kaj ĝi rolos laŭ la voj’ al Inferno kaj bankroto.

Kiam mi unuafoje vin renkontis mi ricevis la impreson ke vi estis viro honorriĉa kaj fidebla, sed rapide komprenis ke tirano vi estas. Per aferoj malgrandaj kaj malgravaj komencis via tiraneco. Unue, vi silente neglektis miajn artikolproponojn dum niaj matenaj kunvenoj ĵurnalistaj. Vi faris tion silente — vi simple skuis vian kapon kaj pludonis la parolrajton al iu alia; kutime iu novdungita junulino kiun vi favoris pro la grandaj mamoj aŭ simile; kaj esperis ke neniu memoris tion kion mi diris.

Kiam mi foje havis brilajn ideojn vi pretendis forgesi kiu ĝin unue menciis kaj lasis al mi skribi pri io negrava kaj neglektinda — kiel tiam mi menciis ke la urbestro Fenklo donis profitdonan konstrukontrakton al sia kuzo, Alfredo Tazdo, kaj vi sendis la mallertulon Ilbero — kiu estas preskaŭ same nekapabla kiel vi mem. Min sendis vi por verki artikolon pri kurdklubo aŭ io simila.

Sed post nun regas alia regulo, alia principo. Ĉian mian cerbkapablon kunportas mi al aliaj (pli interesaj) enteprenoj, kiuj certe floros pro brileco mia kaj mia kapablo orige poluri artikolojn — kiam stultuloj trudemaj min ne ĝenadas. Mi ja promenas tenante mian kapon alĉiele kaj mi ne sentas bedaŭron pro tion mi diris al via edzino dum la pasintjara vintrofesto, post kiam mi malplenigis la trian botelon da vino. Ŝia kostumo havis la koloron de urino!

Nun la tuta mondo scias kia vi estas. De tio fakto vi ne povos forkuri.

Ankaŭ vi estas ŝtelisto, Hendriko Goŝtaĥ, ĉar vi neniam donis al mi la multekostan plumon kion vi prunteprenis en aprilo.

Viro kaj liaj strutoj

Aŭgusto 9, 2010

— Ili ja estas bestoj inteligentaj, deklaris Petro. Li parolas pri strutoj, pri kiuj lia novestingita enterpreno koncernas. Petro Smolaskin aĉetis de eksterlande dudek strutojn por havi kiel farmbestoj en la bieno kion heredis li de sia onklo. Neniam lin multe interesis farmado, sed birdegoj lin ja interesis ĉiam. Jen estas kombino kio al li estas favora.

Ankoraŭ li ne havigis al si la necesajn kontaktojn por vivteni sin per la strutoj, kaj li nun laboras pri tio enterpreno. La plano estas post iom da tempo povi vendi strutovojn, utilajn por omeletegojn kuiri, kaj poste probable strutviandon. Ankoraŭ atendiĝas la dezirpremo de luksemaj ovmanĝantoj, sed ili ja venos por havigi al si ovojn. Ĝis tiam sin okupos Petro per manĝado de ovoj (inter 6 kaj 7 ĉiutage) kaj laŭtlegado de gazetoj.

— Ili ja estas inteligentaj, sed ĉar ili ne scipovas legi mi devas por ili laŭtlegi gazetojn tiel ke ili scias pri kio okazas en la mondo. Tiel estas kvazaŭ samkiel ni havas diskutojn pri mondaj okazaĵoj.

Tiel ni forlasas Petron kaj esperas por li tagojn pli feliĉajn.

Ne komprenas mi kial mia redaktisto sendis mi al amuzparko por raporti. Amuzparkojn mi tutkore malŝatas. Kaj tion li scias. Tiel li estas, la redaktisto, ĉiam celas mizerigi homojn, precipe min. Tie, en la amuzparko, mi promenis inter la vendbudoj kaj karuseloj, amuzaĵoj kaj amuziloj. Mi promenis apud stultaj homoj kaj kriantaj infanoj manĝante dolĉaĵojn. Kian dekadencon observis mi! Jam infanaĝe mi asertis ke karuselparkoj estas la preĝejoj de stulteco.

Mi haltis kaj rigardis antaŭen, la radego de Parizo. Trankvile ĝi rondiris, kiel maŝino kiu tempon mezuras. Po ĉio rondiro kiam oni en ĝı sidis, malŝparis oni kvanton da tempo. Tiel estis ĝi simbolo por la malutilo kaj stulteco de tiu ĉi parko. Amuzparkoj estas tempomalŝpariloj. Mi (aŭ pli ĝuste pagis la gazeto) pagiĝis por tie esti. Tamen mi preferus esti aliloke, almenaŭ kompensiĝas mi. — Do, mi pensis, — ne malhelpas se mi ĝin provos.

Al la radego alproksimiĝis mi. Dum la promenado tiena mi pasis amason da homoj kriante pri aferoj kiojn oni provu kaj pri aferoj gajneblaj. Miaj monoj, ĉar la salajro ĵurnalista estas malalta tamen gravegan laboron faras ni, nur enspeziĝu por utilaj kaj necesaj aferoj, kiel bonkvalita brando (aŭ brando ĝenerale). Sed tiuj homoj, kriantaj, estas rabistoj kiuj sin vestas kolorriĉe. — Mi ne volas en via ludo forĵeti monojn kaj ne deziras nek meĥanikan simion nek bluan pilketon por neekzistanta nevino mia,
pensis mi.

Antaŭ la radego estis vico longa. Kompreneble ĝi estis karuselo tre ŝatata. Serpente la vico kovris la areon apud la radego. Ne viceme mi tamen enviciĝis. Tio jam ecidiĝis kaj kiel ĵurnalisto mi ĉiam preparu por fari malindojn. Fakte, fari tiel endas por sperti kaj kompreni la menson de la amuzparkemuloj. Kaj oni ĉiam provu kompreni, ĉu ne? Mi pripensis la boteleton da brando kion mi metis kaj forgesis en mia jakpoŝo la vesperon antaŭan kiam mi altigis mian toleremon pri geinfanoj kun kelkaj konatuloj. Mian
manon mi metis en la poŝon kaj tuŝis la botelon. Ĝi estis tie plena. Evidente forgesis mi ĝin eĉ malfermi. Se ekhavos mi krizan senton, mi tiel trankviligeblus.

Ĉiaj homoj vicumis kun mi. Infanoj, junuloj, maljunuloj; Viroj kaj virinoj; Barbuloj kaj homoj senbarbaj; Familioj kaj paroj. Ĉiuj atendante longe por mallonge sperti cirklumadon en la radego. Pri soifo min atentigis mia kolo. Denove min mem mi demandis pri kial mi ne simple iris al la trinkejo por havi kelkajn bierojn kun miaj kunuloj kaj poste la artikolon verkis el mia propra kapo. Ĝian verecon kontrolos neniu. Se la vero ne kontroleblas kiom vera estas rakonto, ĉu tiam gravas?

Malantaŭ mi kreskis la vico. Malkreskis ĝi antaŭ mi. Iom da maltrankvilemo sentis mi kaj mi denove ekpripensis la brandobotelon. Mi emis havigi al mi mem gluteton sed mi
ĉirkaŭrigardis kaj rapide komprenis ke tio ne fareblos sen spektiĝi de iu protektema gepatro. Mi decidis peni travivi. Tiel post duonhoro nur estis vico malantaŭ mi kaj mi povis eniri vagonon. Pro ia kialo, mi havis ĝin al mi mem, sole. Malrapide ekturniĝis la radego. Ĝia metalaj teniloj kaj motoroj krietis.

Ĉar mi havis neniun alia mi ekpripensis kion mi verkos pli poste. La artikolo estu interesa (tion postulas la kariero). Sed mia cerbo ne donis al mi ajnan materialon por verki artikolon. Mi provis helpi al mia propra imago kaj trinketis kelkajn glutojn da alkoholaĵo. Ŝtomako mia varmiĝis kaj mi tuj sentis ke ĉio pli bonis. Pri kio interesa skribu mi. Karuseloj ja celas nur infanojn. Ili estas eterna stulteco.

Jam sentis mi konfuzigon kaj (do) koleremon trafluantan tra mia sangosistemo. Mian cerbon batis alkoholaĵo. Mi trinkis gluton da la brando por plifortigi tiun senton. Jam la boteleto preskaŭ malplenis. Tiel ĝi estis okazonta, okazis la veturado per la radega karuselo. El ĝi stumblis mi, ebria kaj ĝentile elparkiĝis de parklaboristo. Neniam verkiĝis tiu artikolo. Stulta sensenca artikolo ĝi tamen estus.

Al la vendejo mi iris vespere. Estis sabato kaj mi estis lacega. Por ĉio kion mi ŝatus fari mi ne havis sufiĉajn fortojn. Ĉar mi nenion aŭ bezonis aŭ havemis, mi post kelka tempo prenis du ajlarojn.

Vicumante mi rimarkis ke mi ne estis la sola kiu havis nenion faraĵon krom iri vendejumi dum sabata vespero. Apud mi staris maljunulino tenante nuran terpom(eg)on.

Tiam kaj tie mi sentis ke ni trovis ion komunan en tiu ĉi sabata faro, tamen ni normale havis tiom apartajn vivon. Kompreneble mi estu ŝin invitonte al manĝi bakitajn terpomojn kun ajloj.